vendredi 5 octobre 2007

Sonraporto pri seminario en Sarajevo

Mi retrovis en mia komputilo sonraporton kiun faris Cyrille (Platano) dum la TEJO-seminario pri interkulturo kiu okazis en Sarajevo en la jaro 2004. Mi tranĉis ĝin en du partojn pro tio, ke mia servilo ne akceptas dikajn dosierojn. Bonan aŭskultadon !

lundi 1 octobre 2007

Reklamo por AS

Jes, jes... mi scias, tiu-ĉi blogo estas mortanta. Ŝajnas, ke mi elĉerpis miajn fortojn. Mi nuntempe preferas rekoncentriĝi al gravaj aferoj por mi : Lernado de akordiono, de teatro, kaj helpo en instruado de la franca. :) Foje mi eble registros alian pecon de akordiona puziko sed pri fotostrioj mi jam produktis multe kaj nun okazas... ke mi plu havas nek emon, nek ideojn. Se vi volas plendi rekte al mi pri tiu fakto, simple aliĝu al AS, kiun mi certe ĉeestos.

logo AS